Disciplinsklava, tre vulgara, eĉ kruela li estis, sed ĉiufoje, kiam li rigardis al la blindaj okuloj de sia fileto, stranga emocio regis lin. Korŝiran taŭzantan doloron li portis en si
kaj enviis la patrinon, kiu havis larmojn. La eta blindulo havis ĉion el li, kio estis nomebla — homa. Ne mirinde! ONI edukis lin en kazernoj kaj lia sintenado devis respeguli ĉie la potencon de Romo. Ne koro, sed disciplino batadis en lia brusto. Tiu sensenta disciplino nur tiam eksilentis, kiam la infanaj manetoj karese palpadis lian vizaĝon. Tiam la katenoj de la ĉiama disciplino falis, kaj li fariĝis — homo.Redoni
la vidon al la blinduleto estis lia sola deziro, sed nek la ĥaldeaj saĝuloj, nek la plej famaj sorĉistinoj povis helpi, eĉ la potencaj dioj de Romo montriĝis senpovaj. Kiom da espero neniiĝinta! Sed Rufus denove esperis (но Руфус снова надеялся). Vespere lia virino parolis pri miraklofaranto (вечером его женщина говорила о чудотворце:
Sed
Rufus denove esperis. Vespere lia virino parolis pri miraklofaranto, kiu antaŭ tagoj alvenis. Ŝi vidis la pompan akceptadon. La juna rabeno rajdis sur azeno, kaj virinoj sternis multvalorajn tapiŝojn sur la vojon antaŭ li. Knaboj kaj knabinoj plenŝutis la stratojn per floroj kaj freŝaj palmofolioj. Grizbarbaj kadukuloj kisadis la randon de lia vestaĵo, kaj la almozuloj de Jerusalemo larmadis pro ĝojo. Ĉie oni rakontadis pri la mirindaj faroj kaj instruoj de la juna majstro. La lepruloj puriĝis kaj la blinduloj vidas.