La skurĝo falis el la levita mano (плеть упала из поднятой руки). Rufus ne vidis klare plu (не видел ясно более). Larmoj vualis liajn okulojn (слёзы застили его глаза). Li nur konjektis (он только предполагал, догадывался), ke tiu virino (что та женщина), falinta survizaĝen en la polvon de la vojo (упавшая на лицо = лицом вниз
в пыль дороги: vizaĝo – лицо) kaj kun arda plorego (и с жарким рыданием) kisanta la faligitan skurĝon (целующая оброненную плеть: fali – падать), estas lia virino (его женщина). Plumbopezaj fariĝis liaj piedoj (свинцово тяжёлыми сделались его ноги: plumbo – свинец), kaj li sentis (и он почувствовал), kvazaŭ iu estus metinta tiun krucon sur lia koro (словно кто-то положил тот крест на его сердце). Ĝis nun ĉio estis indiferenta por li (до сих пор всё было безразлично для него), ĉu Barabas' (Варрава ли), ĉu alia krimulo (другой ли преступник), sed de nun (но отныне)... de nun... Terure (ужасно)!La
skurĝo falis el la levita mano. Rufus ne vidis klare plu. Larmoj vualis liajn okulojn. Li nur konjektis, ke tiu virino, falinta survizaĝen en la polvon de la vojo kaj kun arda plorego kisanta la faligitan skurĝon, estas lia virino. Plumbopezaj fariĝis liaj piedoj, kaj li sentis, kvazaŭ iu estus metinta tiun krucon sur lia koro. Ĝis nun ĉio estis indiferenta por li, ĉu Barabas', ĉu alia krimulo, sed de nun... de nun... Terure! Por helpi en la krucportado (чтобы помочь в несении креста), la komandanto prenis iun el la amaso (командир взял кого-то из толпы), kaj la funebra trupo denove ekiris (и траурный отряд снова пошёл). Rufus maŝine (механически), preskaŭ senkonscie paŝadis malantaŭ la krucumoto (почти бессознательно шагал позади приговорённого: konscio
– сознание). La najloj kaj martelo en la lada skatolo tintis (гвозди и молоток в жестяной коробке звенели)... tintis ĉe ĉiu paŝo (при каждом шаге), sed la mortvoka tintado nun ŝiris (но заунывный звон теперь рвал), taŭzis la koron (терзал сердце) de Rufus.Por helpi en la krucportado, la komandanto prenis iun el la amaso, kaj la funebra trupo denove ekiris. Rufus maŝine, preskaŭ senkonscie paŝadis malantaŭ la krucumoto. La najloj kaj martelo en la lada skatolo tintis... tintis ĉe ĉiu paŝo, sed la mortvoka tintado nun ŝiris, taŭzis la koron de Rufus.
*
Oni metis la krucon sur la teron (положили крест на землю), kaj la krucumoto senvorte ekkuŝis sur ĝin (и приговорённый молча: «бессловесно» лёг на него). Kun najlo kaj martelo en la manoj (с гвоздём и молотком в руках) Rufus genustaris ĉe la dekstra brako de la kondamnito (стоял на коленях у правой руки осуждённого: genuo –
колено) kaj senmove rigardis la obee streĉiĝantan manplaton (и неподвижно смотрел на послушно напрягающуюся ладонь: streĉi – напрячь, натянуть). Post momento li devos najli ĝin al la kruco (через мгновение он должен будет пригвоздить её к кресту). Kaj ĝuste tiun manon (и именно ту руку), kiu benis lian filon (которая благословила его сына)... kaj ĝuste la manon de tiu (и именно руку того), kies ĉiun deziron plenumi li decidis (чьё каждое желание исполнить он решил). Kion fari (что делать)? Kion li povus fari (что он мог бы сделать)? Kion li devus fari (что он должен бы сделать)? Tiuj demandoj turmentis lin (эти вопросы мучили его). La disciplino batalis kontraŭ nova (дисциплина боролась против нового), neniam konata sento en li (никогда не известного чувства в нём), kaj liaj retenitaj larmoj falis en la streĉitan manplaton (и его сдерживаемые слёзы упали в напряжённую ладонь): la larmoj de la ekzekutisto (слёзы палача).