“En bela dimanĉa vespero de la monato aŭgusto, Johano Edmondo enpaŝis la vilaĝon, kiun li forlasis en honto kaj malhonoro antaŭ dek sep jaroj. Lia plej proksima vojo trairis la preĝejan korton. La koro de la viro ŝvelis, kiam li transiris la palisoŝtupon. La altaj maljunaj ulmoj, tra kies branĉoj la subenira suno ĵetis ie-tie riĉan lumradion sur la ombrecan padon, vekis memorojn pri liaj plej fruaj tagoj. Li bildigis sin al si tia, kia li estis tiam, kroĉanta la patrinan manon kaj marŝanta trankvile al la preĝejo. Li memoris kiel li kutimis suprenrigardi al ŝia pala vizaĝo, kaj kiel ŝiaj okuloj kelkfoje larmpleniĝis, kiam ŝi rigardis liajn trajtojn — larmoj kiuj falis varmaj al lia frunto, kiam ŝi kliniĝis por kisi lin kaj larmigis ankaŭ lin, kvankam li ne sciis tiam, kiel amaraj estis ŝiaj larmoj. Li pensis, kiel ofte li laŭkuris gaje tiun padon kun iu infana kunludulo, ĉiam denove rerigardante por vidi rideton de la patrino, aŭ aŭdi ŝian mildan voĉon; kaj tiam vualo ŝajnis leviĝi de antaŭ la memoro, kaj amasiĝis al li ŝiaj bonkoraj vortoj nerepagitaj, kaj avertoj malestimitaj, kaj promesoj neplenumitaj, ĝis lia kuraĝo ekmankis kaj ne plu li povis toleri tion.
“Li eniris la preĝejon. La vespera diservo jam finiĝis, kaj la paroĥanoj jam disiris, sed ĝi ankoraŭ ne estis fermita. Liaj paŝoj resonis kavece tra la malalta konstruaĵo, kaj li preskaŭ timis soli, ĉar estis tiom senmove kaj kviete. Li ĉirkaŭrigardis. Nenio ŝanĝiĝis. La loko ŝajnis pli malgranda ol antaŭe, sed jen estis la malnovaj monumentoj, kiujn li rigardis milfoje en infana imponiĝo: la eta predikejo kun ĝia paliĝinta kuseno, la komunia tablo, antaŭ kiu li tiel ofte ripetis tiujn diordonojn, kiujn li adoris infanaĝe kaj forgesis viraĝe. Li aliris la malnovan sidlokon; ĝi aspektis malvarma kaj forlasita. La kuseno estis forigita, kaj la biblio ne troviĝis. Eble lia patrino nun okupas sidlokon malpli bonstatan, aŭ eble ŝi febliĝis kaj ne povas atingi la preĝejon senakompane. Li ne volis pensi pri tio, kion li timis. Frida sento envolvis lin, kaj li tremis forte, dum li forturnis sin.
“Sur la sojlon eniris maljunulo, ĝuste kiam li alvenis ĝin. Edmondo retroiris abrupte, ĉar tiun li bone konis; ofte li vidis tiun fosi tombojn en la preĝeja korto. Kion diros li al la reveninta bagnulo?
“La maljunulo levis siajn okulojn al la vizaĝo de la fremdulo, deziris al li “bonan vesperon” kaj malrapide pluiris. Li jam forgesis lin.
“Li marŝis suben kaj tra la vilaĝo. La vetero estis varma, kaj la homoj sidis antaŭ siaj dompordoj aŭ promenis en siaj malgrandaj ĝardenoj dum lia preterpaso, ĝuante la vesperan serenon kaj la postlaboran ripozon. Multaj rigardoj turniĝis al li, kaj multajn dubemajn rigardojn li ĵetis ambaŭflanken por konstati, ĉu iu rekonas kaj forpuŝas lin. En preskaŭ ĉiuj domoj estis vizaĝoj nekonataj; ĉe iuj li rekonis la fortikan figuron de antaŭa kunlernejano — knabo, kiam lastfoje li vidis tiun — ĉirkaŭita de grupo de gajaj infanoj; ĉe aliaj li vidis, sidantan en fotelo antaŭ dometa pordo, feblan kaj malfortan maljunulon, kiun li memoris sana kaj fortika laboristo; sed ĉiuj lin jam forgesis, kaj li pluiris nekonate.
“La lasta milda lumo de la subiranta suno jam trafis la teron, ĵetante riĉan ardon sur la flavajn grenfaskojn, kaj plilongigante la ombrojn de la fruktarboj, dum li staris antaŭ la malnova domo — la hejmo de la infanaĝo — al kiu sopiris lia koro kun intensa amo nepriskribebla tra longaj kaj lacigaj jaroj de la kaptiteco kaj malĝojo. La palisaro estis malalta, kvankam li bone memoris epokon, en kiu ĝi ŝajnis al li alta muro, kaj li transrigardis en la malnovan ĝardenon. Enestis multaj semoj kaj floroj pli gajaj ol antaŭe, sed plu enestis la malnovaj arboj, ankaŭ tiu arbo mem, sub kiu li milfoje kuŝis, kiam li laciĝis pro ludado sub la suno, kaj sentis milde ŝteliĝi al li la molan malsovaĝan dormon de feliĉa knabeco. Aŭdiĝis voĉoj interne de la domo. Li aŭskultis, sed ili trafis fremdece liajn orelojn — li ne konis ilin. Ili cetere gajis, kaj li bone sciis, ke lia kompatinda maljuna patrino ne kapablis gaji, dum li forestis. La pordo malfermiĝis, kaj grupo da infanetoj elsaltis, kriante kaj ludante. Ilia patro kun knabeto en siaj brakoj aperis en la pordejo, kaj ili amasiĝis ĉirkaŭ li, kunfrapante siajn etajn manojn kaj eltrenante lin por partopreni iliajn ĝojplenajn sportojn. La bagnulo pensis pri la multaj okazoj, kiam li forŝrumpis el la patra vidkampo ĝuste sur tiu loko. Li memoris, kiom ofte li kovris sian treman kapon per la littolaĵo kaj aŭdis la durajn vortojn, dolorigajn batojn kaj plorkriojn de la patrino; kaj kvankam la viro laŭte ĝemploris pro mensa turmentiĝo forlasante tiun lokon, lia pugno estis kunpremita, kaj liaj dentoj kunpremiĝis en feroca kaj mortigema pasio.