“Tia estis la reveno, kiun li antaŭvidis tra la laciga perspektivo de multaj jaroj, kaj pro kiu li toleris tiom da suferado! Neniu vizaĝo bonveniga, neniu rigardo pardonema, neniu domo por ricevi lin, neniu mano por helpi lin — kaj tio cetere en la malnova vilaĝo. Kio estis lia soleco en la densaj sovaĝaj arbaroj, kompare kun tio ĉi!
“Li sentis, ke en la fora lando de sia kaptiteco kaj fifamo li pensis pri sia patrujo tia, kia ĝi estis, kiam li forlasis ĝin, ne pri tia, kia ĝi estos, kiam li revenos al ĝi. La trista realo trafis malvarme lian koron, kaj lia interna spirito ekvelkis. Mankis al li kuraĝo por enketi aŭ prezenti sin al la sola persono, kiu verŝajne akceptus lin bonkore kaj kompateme. Li marŝis malrapide plu, kaj evitante kvazaŭ kulpulo la vojrandon, li turniĝis en paŝtejon, kiun li bone memoris, kaj kovrinte per la manoj sian vizaĝon li ĵetis sin sur la herbon.
“Li ne rimarkis, ke sur la herbejo apud li kuŝas viro, kies vestaĵoj susuris, kiam li turnis sin por kaŝe rigardi la novan veninton, kaj Edmondo levis sian kapon.
“La viro estis sidiĝinta. Lia korpo estis tre kurba, kaj lia vizaĝo estis sulka kaj flava. Liaj vestaĵoj signis lin loĝanto en la paroĥa azilo[22]
: li aspektis tre maljuna, sed tio ŝajne rezultis pli pro diboĉo aŭ malsano ol pro multaj jaroj. Li gapis atente al la fremdulo, kaj kvankam liaj okuloj estis en la komenco senviglaj kaj pezaj, ili ŝajnis ardi per nenatura kaj timigita esprimo, kiam ili fiksiĝis al li dum mallonga tempo, ĝis ili ŝajnis elpuŝiĝi el la orbitoj. Iom post iom Edmondo levis sin surgenuen kaj rigardis pli kaj pli atente la maljunulan vizaĝon. Ili rigardis unu la alian silente.“La maljunulo iĝis terure pala. Li tremegis kaj pene stariĝis. Edmondo salte stariĝis. Li retropaŝis iomete. Edmondo paŝis antaŭen.
“ ‘Lasu ke mi aŭdu vin paroli’, diris la bagnulo per raŭka rompiĝema voĉo.
“ ‘Staru for!’ kriis la maljunulo kun terura sakro.
La bagnulo proksimiĝis al li.
“ ‘Staru for!’ kriĉis la maljunulo. Furioze timante li levis sian bastonon kaj peze batis Edmondon sur la vizaĝon.
“ ‘Patro… diablo!’ murmuris la bagnulo inter la kunpremitaj dentoj. Li kuris sovaĝe antaŭen kaj kaptis la gorĝon de la maljunulo — sed tiu ja estis lia patro, kaj lia brako falis senpova al lia flanko.
“ La maljunulo eligis laŭtan krion, kiu resonis tra la solecaj kampoj kvazaŭ hurlo de fispirito. Lia vizaĝo nigriĝis, la sango fluegis el liaj buŝo kaj nazo kaj skarlate kolorigis la herbon, dum li ŝanceliĝis kaj falis. Rompiĝis al li angio, kaj li estis mortinta, antaŭ ol lia filo povis levi lin”.
“En tiu angulo de la preĝeja korto”, diris la maljuna sinjoro post kelkmomenta silento, “en tiu angulo de la preĝeja korto, pri kiu mi pli frue parolis, estas entombigita viro, kiu estis mia dungito dum tri jaroj post tiu ĉi okazaĵo, kaj kiu estis vere pentema kaj humila, kiel neniu alia homo. Neniu krom mi sciis dum la vivo de tiu viro, kiu li estis kaj de kie li venis — temis pri Johano Edmondo, la reveninta bagnulo”.
Ĉapitro 7
Kiel sinjoro Vinklo, anstataŭ celi la kolombon kaj mortpafi la korvon, celis la korvon kaj vundis la kolombon; kiel la Dingledela kriketa klubo ludis kontraŭ Tut-mageltono, kaj kiel Tut-mageltono vespermanĝis je kosto de Dingledelo; kun aliaj aferoj interesaj kaj instruaj.
La lacigaj aventuroj de la tago aŭ la dormiga influo de la pastra rakonto tiel forte efikis al la dormemaj tendencoj de sinjoro Pikviko ke, malpli ol kvin minutojn post kiam oni gvidis lin al lia komforta dormoĉambro, li profunde kaj sensonĝe endormiĝis, el kio lin vekis nur la matena suno ĵetanta siajn helajn radiojn riproĉeme en la ĉambron. Sinjoro Pikviko neniel estis malenergiulo; kaj li saltis el la lito kvazaŭ arda batalisto el sia tendo.
“Agrabla, agrabla regiono”, suspiris la entuziasmulo malfermante sian latisan fenestron. “Kiu volus vivi rigardante de tago al tago brikojn kaj ardezojn, post kiam li spertis la influon de sceno kia la jena? Kiu volus daŭrigi ekziston tie, kie la solaj bovoj estas bovloj kamenaj; nenio pensigas pri Pan krom pandemonio; oni rikoltas ne grenon sed ŝtonojn? Kiu tolerus vivtreniĝon en tia loko? Kiu, mi demandas, tolerus tion?” kaj enketinte solecon laŭ la plej aprobataj precedencoj, iom longe, sinjoro Pikviko elŝovis sian kapon tra la fenestro kaj ĉirkaŭrigardis.
La riĉa dolĉa odoro de fojnstakoj leviĝis al lia ĉambra fenestro; la cent parfumoj de la eta florĝardeno sube bonodorigis la ĉirkaŭan aeron; la profunde verdaj paŝtejoj brilis je la matena roso helanta sur ĉiu folio tremanta en la milda aero: kaj la birdoj kantis kvazaŭ ĉiu brila rosero estus por ili fonto de inspiro. Sinjoro Pikviko falis en sorĉan kaj frandindan revon.
“Saluton!” estis la sono, kiu elrevigis lin.