"Similformaĵo, similaĵo". Iafoje uzata kiel vera sufikso: rimo
^ rimoido = "preskaŭrimo", sufikso ^ sufiksoido = "ordinara radiko, kiu tamen estas rigardata kiel sufikso". En matematiko pluraj vortoj por surfacoj kaj kurboj estas OID-vortoj: elipso ^ elipsoido = "surfaco kun tia formo, ke ebena sekco de ĝi estas elipso", ciklo ^ cikloido = "kurbo farita de punkto sur la cirkonferenco de cirklo, kiu ciklas (ruliĝas) sur rekto". Plej multaj tiaj ĉi OID-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj."Subfamilio" (post plantonomo), "grupo, genro k.s. de similaj bestoj" (post bestonomo). Uzata post tipa membro de la subfamilio aŭ grupo: asfodelo
^ asfodeloidoj = "la subfamilio de asfodelosimilaj plantoj", asterio ^ asterioidoj = "klaso de asterisimilaj bestoj". Oni uzu OID por subfamilio nur laŭ la internaciaj botanikaj kaj zoologiaj nomreguloj. Komp- aru kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), E (§39.1.7), ED (§39.1.8) kaj EN (§39.1.9).Oni proponis la formon OJD° anstataŭ OID (kaj kiel ekssufikson, kaj kiel veran sufikson) pro tio, ke OID-vortoj povus simili al vortoj kun la oficiala sufikso ID (§38.2.16), sed OJD estas nur maloftege uzata.
OL
Muzika sufikso uzata ĉe nombraj vortetoj por fari vortojn por diversaj ritmaj subdividoj: du
^ duolo = "du tonoj/batoj en la tempo de tri samspecaj", tri ^ triolo = "tri tonoj/batoj en la tempo de du samspecaj", kvar ^ kvarolo = "kvar tonoj/batoj en la tempo de tri aŭ ses samspecaj". Oni povus rigardi kelkajn tiajn OL-vortojn kiel nekunmetitajn, sed teorie la OL-vortoj estas senlime multaj, kaj iujn el ili oni neeviteble devas rigardi kiel Esperantajn kunmetaĵojn: sesolo, sepolo, naŭolo, dekolo, dekunuolo k.t.p. Komparu kun T (§39.1.31) kaj TET (§39.1.32).OLOG
Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj fakuloj kaj specialistoj: psikologo, antropologo, sociologo, ornitologo.
Preskaŭ ĉiam ekzistas paralela radiko finiĝanta per "ologi" por la fako (vidu OLOGI, §39.1.27). Anstataŭ la "olog"-vortoj oni povas uzi la respondan "ologi"-vorton plus la sufikson IST (§38.2.24): psikologiisto, antropologiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrablaj duoblaj "i", oni normale preferas la "olog"-vortojn.
Vera sufikso
"Fakulo, specialisto". Iafoje uzata kiel vera sufikso por diversaj fakuloj:
kancero
^ kancerologo = "kancerspecialisto, onkologo", birdo ^ birdologo = "birdospecialisto, ornitologo", Esperanto ^ Esperantologo = "persono, kiu science studas Esperanton". Oni uzas OLOG preskaŭ nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finiĝas per "olog", alie oni pre- feras IST (§38.2.24) aŭ apartan radikon. Vidu ankaŭ IK (§39.1.15).OLOGI
Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj sciencoj, fakoj k.s.: psikologio, antropologio
, sociologio, ornitologio, topologio. Preskaŭ ĉiam ekzistas paralela radiko finiĝanta per "olog" por la fakulo (vidu OLOG, §39.1.26).
Vera sufikso
"Fako, scienco" k.s. Uzata paralele al OLOG por diversaj fakoj kaj sciencoj: kancero
^ kancerologio = "kancerstudado, onkologio", birdo ^ birdologio = "birdostudado, ornitologio", Esperanto ^ Esperantologio = "scienca esplorado de Esperanto". Oni uzas OLOGI preskaŭ nur kiam ekzistas re- sponda internacia vorto, kiu finiĝas per "ologi". Se la internacia vorto fin- iĝas per "ik", oni preferas la samsignifan sufikson IK (§39.1.15).OMETR°
Ekssufikso en vortoj por diversaj mezuriloj (iafoje la unua vokalo estas alia
ol "o"): barometro, mikrometro, fotometro, altimetro, ampermetro.
Vera sufikso
"Mezurilo". Kelkfoje uzata kiel vera sufikso: alto
^ *altometro*, pluvo ^ *pluvometro*, butero ^ *buterometro*. Oni uzu anstataŭe kunmetaĵojn kun mezurilo pro la risko de konfuzo kun la vorto metro (mezurunuo de longo):
altomezurilo, altecmezurilo, pluvomezurilo, buteromezurilo.
OTEK°
Ekssufikso en vortoj por diversaj kolektoj aŭ kolektejoj: biblioteko, dis- koteko, pinakoteko, apoteko, gliptoteko.
Notu bone, ke tiuj vortoj estas ne- kunmetitaj. Ekz. biblioteko neniel rilatas al la Biblio. Historie ĝi signifas "librokolektejo", de la Greka vorto "biblion", kiu signifas "libro".
Vera sufikso