Antono havas bopatron,
Johano (la patro de lia edzino). Li ankaŭ havas bopatrinon, Adelino (la patrino de lia edzino). Ili estas liaj bogepatroj. Li estas ilia bofilo. Nino estas bofilino de Paŭlo kaj Meluzino (la gepatroj de ŝia edzo).Antono havas tri bofratinojn,
Karolino (fratino de lia edzino), Jakelino (edz- ino de lia frato) kaj Katarino (edzino de frato de lia edzino). Li ankaŭ havas du bofratojn, Teodoro (frato de lia edzino) kaj Nikodemo (edzo de lia frat- ino). Ne ekzistas speciala vorto por la parenceco inter Johano kaj Paŭlo, aŭ inter Meluzino kaj Adelino, kvankam iliaj infanoj estas geedziĝintaj unu al la alia.Nino estas pranevino
de Nikolao (frato de unu el ŝiaj geavoj), kaj de Klaŭd- ino (fratino de alia el ŝiaj geavoj). Nikolao estas praonklo de Nino, kaj Klaŭdino estas praonklino de Nino.Nino havas du gekuzojn,
Felikso kaj Frino (infanoj de ŝia onklino Anĝelino). Felikso estas ŝia kuzo, kaj Frino estas ŝia kuzino. La infanoj de Nino (Ernest- ino kaj Vilhelmo) estas duarangaj gekuzoj de Georgo, la filo de Felikso, ĉar iliaj gepatroj estas gekuzoj. Tomaso kaj Sabino estas bogekuzoj, ĉar lia onkl- ino estas edzino de ŝia onklo.Paŭlo, la patro de Antono, estas edziĝinta dufoje. Lia dua edzino, Malvino, estas duonpatrino (vicpatrino)
de Antono, Hugo kaj Mesalino, la infanoj de lia unua geedziĝo. Antono estas duonfilo (vicfilo) de Malvino, kaj Mesalino estas ŝia duonfilino (vicfilino). Roberto estas duonfrato de Antono, kaj Evel- ino estas lia duonfratino. Ili havas nur unu el siaj gepatroj komuna. Ankaŭ Malvino estas edziniĝinta dufoje. Ŝia dua edzo, Paŭlo, estas duonpatro (vicpatro) de Mikelo, la filo de ŝia unua geedziĝo (kun Filipo). Antono estas duonfrato (vicfrato) de Mikelo, kaj Mesalino estas duonfratino (yicfratino) de Mikelo. Ili havas neniun el siaj gepatroj komuna. Ne ekzistas speciala esprimo por Filipo, kiu eĉ ne estas rigardata kiel familiano.Legu pli detale pri prefikseca uzo de DUON kaj VIC en parencovortoj en §38.4.1.
Seksa signifo de parencovortoj
La vortoj edzo, patro, filo, frato, onklo, nevo, avo, nepo
kaj kuzo estas viraj. Por la respondaj inaj parencoj oni devas uzi la sufikson IN (§38.2.20). Se oni parolas pri ambaŭ seksoj, oni devas uzi la prefikson GE (§38.3.6).La vortoj parenco, infano
kaj familiano estas sekse neŭtralaj. Se oni volas aparte montri inan sekson, oni povas uzi la sufikson IN. Se oni volas aparte montri viran sekson, oni povas uzi la vorton vira, aŭ la radikon VIR prefiks- ece (§38.4.1). Oni ankaŭ povas uzi la prefikson GE, se oni volas emfazi, ke temas pri ambaŭ seksoj.Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.
42. Simboloj kaj mallongigoj
ekz.
ekzemplek.a.
kaj aliajk.s.
kaj simile, kaj similajk.t.p.
kaj tiel plup.
paĝot.e.
tio estas
PMEG
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
PAG
Kalocsay, Waringhien: Plena Analiza Gramatiko de
Esperanto
PIV
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (kiam temaspri antaŭa versio de tiu vortaro, ne uziĝas mallongigo, sed plena nomo, ekz. Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento)
^
fariĝas, estas ŝanĝebla al (k.s.)=
estas egala al, signifas~
estas proksimume egala al, signifas proksimume|
limo inter vortelementoj (en klarigoj pri elparolo = mal-longega paŭzeto en la elparolo)
apud
Vokalo kun dekstrakorna supersigno montras akcenton: a,e, l', o, ŭ.
En kelkaj lokoj kromakcentoj (malĉefaj akcentoj) estas montrataj per maldekstrakorna supersigno: a, e, i, o, ŭ.[...]
Parto de frazo estas forlasita. Precipe temas pri Zamen-hofaj ekzemploj, kiujn necesis mallongigi.
ekzemplo°
La vorto aŭ vortelemento ne troviĝas en PIV. Por klarigo vidu la liston de ne-PIV-aj elementoj (§43).*ekzemplo*
La ekzemplo (aŭ signifo) estas erara aŭ tre malrekomend- inda.ekzemplo
FA1153 La ekzemplo estas Zamenhofa el Fabeloj de Andersen, la unua parto, paĝo 153. Ĉiuj ekzemploj kun simila mallong- igo estas Zamenhofaj. Vidu la liston de literaturo (§46).
43. Listo de ne-PIV-aj elementoj
En PMEG
menciiĝas kelkaj lingvoelementoj, kiuj ne troviĝas en PIV (en la eldono de la jaro 2005). Tiaj elementoj havas en PMEG la simbolon ekz.:
platino°.
Jen listo de ĉiuj tiaj ne-PIV-aj elementoj kun mallongaj klarigoj pri signifo kaj deveno. En kelkaj okazoj la elemento troviĝas en PIV,
sed en iom alia formo (ekz. OMETR) aŭ kun alia signifo (ekz. platin\o).