Aperas Grekaj liternomoj (§19). El la plene Esperantigitaj nur delt\o, eps- ilon\o, jot\o, lambd\o kaj omeg\o troviĝas en PIV(por la aliaj PIVdonas nur duone Esperantigitajn formojn sen O-finaĵo). Alf\o, bet\o kaj gam\o troviĝas en Wuster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. Rot\o troviĝas en Pokrovskij, Komputada leksikono. La aliaj estas de Wennergren: alf\o, bet\o, gam\o, zet\o, et\o, tet\o, kap\o, mu\o, nu\o, ksi\o, omikron\o, pi\o, rot\o, sigm\o, taŭ\o, upsilon\o, fi\o, ĥi\o,psi\o. El la duone Esperantigitaj nomoj tri estas de Wennergren: epsilon, omikron kaj upsilon. La aliaj estas en PIV.
Hebreaj literoj
Aperas duone Esperantigitaj Hebreaj liternomoj (§19): alef, bet, gimel, dalet, he, vav, zain, ĥet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, sameĥ, ain, pe, cadi, kof reŝ, ŝin, tav. Ili estas el la Psalmaro de La Sankta Biblio (sed ili verŝajne ne estas Zamenhofaj).
Tononomoj
Aperas specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj (§19): *As*, *Ais*, *Bes*, *Bis*, *Ces*, *Cis*, *Des*, *Dis*, *Es*, *Eis*, *Fes*, *Fis*, *Ges*, *Gis*. Ili troviĝas en Wuster, Enciklopedia Vortaro Esperanta- Germana kaj en Desmet', Bildvortaro.
Nombrovortoj
Menciiĝas kelkaj maloftegaj nombrovortoj (§23.2): undecilion\o, duodecilion\o, tredecilion\o, kvatuordecilion\o, kvindecilion\o, seksdecilion\o, septendecilion\o, oktodecilion\o, novemdecilion\o, vigintilion\o, centilion\o. Ili estas de Wennergren.
Tabelvortoj
Menciiĝas neoficialaj kaj nepre evitendaj tabelvortoj je ALI (§13.3). Nur du el ili, *aliel*
kaj *alies* estas registritaj en PIV. Kvin el la aliaj, *aliam*, *alie*, *alio*, *aliu* kaj (nerekte) *alia*, estas menciitaj en PAG §62 kaj §88 (rimarko I). En Cherpillod: Nepivaj Vortoj aperas *alial*kaj *aliom*.
Ekkriaj vortetoj, sonimitoj
Aperas kelkaj alternativaj skriboj de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj (§18.4). Ili estas de Wennergren: hu ra, ho la, a ha, e he, o ho, mjaŭ.
44. Gramatika vortareto
PMEG
uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mal- longajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel memklarigaj, ke ne necesas ilin listigi ĉi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menci- iĝas en la klarigoj, estas laŭ PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne ĉiam estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG. Se vin inter- esas, kial PMEG uzas netradiciajn gramatikajn terminojn, legu la aldonon "Pri la gramatikaj terminoj en PMEG" (§45).
Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomiĝas sufiksoj
(= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni metas antaŭ aliaj radikoj, nomiĝas prefiksoj (= antaŭ- afiksoj).La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. Vidu ĉe "pasivo".
Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direkt- ata. Tradicie nomata "vokativo".
Frazparto, kiu ordinare staras tuj post alia frazparto, kaj kiu montras la saman aferon per aliaj vortoj. Tradi- cie nomata "apozicio".
Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas A-vorto.
Vorteto, kiu povas roli simile kiel A-vorto, kvankam ĝi ne havas A-finaĵon, ekz. tiu, iu, ĉia, kies, ĉies, ambaŭ.
Tradicie nomata "pronomo".Vorto kun la finaĵo A. Tradicie nomata "adjektivo".
Ordinara memstara frazo. Tradicie nomata "ĉef- propozicio". Vidu ĉe "subfrazo".
Verbo kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, U, US. Tradicie nomata "predikato" aŭ "finitivo".