Post la griza pordego kun nigre-rugha stelo, en la ombroplena ghardeno de la domo, kiu staris kontrau la vilao, kie loghis Jhenja kaj Olga, lau la sabla aleo iris blondbukla malgranda knabino. Shia patrino, virino juna, bela, sed kun vizagho malgaja kaj laca sidis en balancfotelo apud la fenestro, sur kiu staris richa bukedo da kampaj floroj. Antau shi kushis amaseto da malpakitaj telegramoj kaj leteroj de la amikoj, konatoj kaj nekonatoj. La leteroj kaj telegramoj estis varmaj kaj teneraj. Ili sonis de malproksime, kiel arbara ehho, kiu nenien vokas la iranton, nenien promesas, sed tamen kuraghigas kaj diras, ke iu estas proksime kaj en la malhela arbaro oni ne solas.
Tenante pupon per ties piedoj, tiel ke la lignaj manoj kaj kanabaj haroj trenighis sur la sablo, la blondulineto haltis apud la barilo. De la supro estis descendanta kolora leporo, eltranchita el tavollignajho. Ghi movis la piedetojn, kvazau tirante kordojn de la desegnita balalajko, ghia muzeleto estis malgajete-ridinda.
Ravita de tia neklarigebla miraklo, simila al kiu certe ne estas en la mondo, la knabineto elmanigis la pupon, venis al la barilo, kaj la bona leporo obeeme trafis ghuste en shiajn manojn. Post la leporo aperis la ruzeta kaj kontenta vizagho de Jhenja.
La knabino rigardis al Jhenja kaj demandis:
— Chu vi ludas kun mi?
— Jes, kun vi. Chu vi volas, ke mi al vi saltu?
— Chi tie estas urtiko — penseme avertis la knabino. - Chi tie hierau mi brulvundis la manon.
— Ne gravas — desaltante de la barilo, diris Jhenja — mi ne timas. Montru, kiu urtiko vin bruligis? Cu tiu chi? Jen rigardu: mi ghin elshiris, distretis per la piedoj kaj krachis sur ghin. Ni ludu kune: vi tenu la leporon kaj mi prenos la pupon.
Olga vidis de la peroneto, kiel Jhenja ion faris apud la fremda barilo, sed shi ne volis malhelpi al la fratineto, char shi hodiau matene jam estis ploranta. Sed kiam Jhenja grimpis sur la barilon kaj saltis en la fremdan ghardenon, maltrankviligita Olga eliris el la domo, venis al la pordego kaj malfermis ghin. Jhenja kaj la knabineto staris jam che la fenestro apud la virino, tiu ridetis, kiam la filineto montris al shi, kiel la trista, ridinda leporo muzikas per balalajko.
Lau la maltrankvilighinta vizagho de Jhenja la virino divenis, ke Olga, kiu jhus eniris la ghardenon, estis malkontenta.
— Ne koleru kontrau shi — nelaute diris al Olga la virino. - Shi simple ludas kun mia knabinjo. Nin trafis malfelicho… — La virino silentis iom. — Mi ploras, kaj shi — la virino montris al sia eta filino kaj mallaute aldonis — kaj shi ech ne scias, ke shia patro pereis che la limo antau nelonge.
Nun Olga konfuzighis, kaj Jhenja rigardis shin deflanke amare kaj riproche.
— Mi estas sola — daurigis la virino. - Mia patrino estas en montara tajgo, tre malproksime. La fratoj soldatservas, fratinojn mi ne havas.
Shi tushis la shultron de alveninta Jhenja kaj, montrante la fenestron, demandis:
— Knabino, chi tiun bukedon nokte vi al mia peroneto metis, chu?
— Ne — rapide respondis Jhenja. — Ne mi. Sed tion faris iu el la niaj.
— Kiu? — Olga senkomprene rigardis al Jhenja.
— Mi ne scias — timigite ekparolis Jhenja —, ne mi tion faris. Mi nenion scias. Vidu, chi tien venas homoj.
Post la barilo audighis bruo de auto, kaj lau la vojeto de la pordo iris du oficiroj-aviadistoj.
— Ili venas al mi — diris la virino — certe ili denove proponas al mi vojaghi al Krimeo, Kaukazo, al kuracloko, sanatorio…
Ambau oficiroj alproksimighis, militiste salutis kaj, probable audinte shiajn lastajn vortojn, la pli altranga — kapitano diris:
— Nek al Krimeo, nek al Kaukazo, nek al kuracloko, nek al sanatorio. Vi volis vidi vian panjon, chu? Via patrino hodiau per trajno elveturas al vi el Irkutsk. Ghis Irkutsk shi estis venigita per speciala aviadilo.
— De kiu? — ghoje kaj konfuzite ekkriis la virino. - Chu de vi?
— Ne — respondis kapitano — fare de viaj kaj niaj amikoj.
Alkuris la malgranda knabineto, kuraghe rigardis la venintojn, videblis, ke la blua uniformo estis al shi konata.
— Panjo — shi petis, — faru al mi balancilon kaj mi flugados tien — reen, tien — reen. Foren — foren, kiel la pachjo.
— Oj, vi ne devas! — prenante kaj alpremante la filineton, ekscite diris shia patrino. — Ne, vi ne flugu tiel foren… kiel via pachjo.
… En strato Malaja Ovrajhnaja, dorse de la preghejeto kun fendighinta murpentrajho, prezentanta severajn longharajn maljunulojn kaj pure razitajn anghelojn, dekstre de la bildo de la infero kun kaldronoj, pecho kaj lertaj diabloj, sur la kamomila kampeto la knaboj el la kompanio de Mishka Kvakin kartludis.
Monon la ludantoj ne havis kaj ili ludis je «piko», je «naz-pusheto» kaj je "revivigu la mortinton". Al la malgajinto oni vindis la okulojn, kushigis lin sur la dorson kaj donis en la manojn kandelon, t.e. longan bastonon. Per la bastono li devis blinde kontraubati siajn bonajn amikojn, kiuj, kompatante la forpasinton, klopodis revenigi lin en la vivon, fervore vipante per urtiko sur siajn nudajn genuojn, surojn, kalkanojn.