Читаем Timur kaj lia tachmento полностью

En Moskvo shi havis nenian aferon. Pro tio ne vizitinte sian loghejon, shi veturis al sia amikino, estis che shi ghis vespero kaj nur chirkau la deka shi venis hejmen. Malferrninte la pordon, shaltis lumo n kaj ektremis: al la pordo de la loghejo estis alnajlita telegramo. Shi deshiris ghin kaj tralegis. La telegramo estis de la pachjo.

Vespere, kiam el la parko disveturis la kamionoj, Jhenja kaj Tanja venis hejmen. Ili volis ludi flugpilkon, Jhenja devis shanghi la shuojn je sportshuoj.

Shi estis nodanta la shnuretojn, kiam en la chambron eniris virino: la patrino de la blonda knabino. La knabino kushis sur shiaj brakoj kaj dormis.

Eksciinte, ke Olga ne estas hejme, la virino chagrenighis.

— Mi volis lasi che shi la knabinon — diris shi. — Mi ne sciis, ke la fratino forestas. La trajno venas hodiau nokte sed… mi devas veturi al Moskvo, por renkonti la patrinon.

— Lasu shin — diris Jhenja. — Kial Olga?… Sed chu mi ne estas homo? Kushigu shin sur mian liton, kaj mi sur la alian kushighos.

— Shi dormas trankvile kaj vekighos nur matene — ekghojis la patrino. — Necesas nur neofte venadi al shi kaj ghustigi la kusenon sub la kapo.

La knabino estis senvestigita kaj enlitigita. La patrino foriris. Jhenja flankenigis la kurtenon, por ke videblu la lito tra la fenestro, kaj forkuris kun Tanja ludi flugpilkon, interkonsentinte post chiu ludo lauvice veni kaj rigardi, kiel dormas la knabino.

Tuj post ilia forkuro, sur la peroneton suriris poshtisto. Li longe frapis kaj, char neniu reefiis, li revenis kaj demandis la najbarinon, chu forveturis al la urbo la mastroj.

— Ne — respondis la najbaro. — la knabinon mi jhus vidis chi tie. Mi akceptu la telegramon.

La najbaro kvitancis, enposhigis la telegramon, sidighis sur la benkon kaj ekfumis pipon. Li estis atendanta Jhenjan longe.

Pasis unu kaj duono da horoj. Denove al la najbaro venis la poshtisto.

— Jen — diris li. — Chu estas iu incendio, hasto? Akceptu, arniko, alian telegramon.

La najbaro kvitancis la ricevon. Estis jam mallume. Li pashis tra la barilpordo, supreniris la shtuparon de la peroneto kaj enrigardis tra la fenestro. La malgranda knabino dormis. Apud shia kapo sur la kuseno kushis rufa katido. Tio signifis, ke la mastroj estas ie apud la domo.

La najbaro malfermis la ventolgicheton kaj jhetis tra ghi ambau telegramojn. Ili orde kushighis sur la fenestrobreton, kaj reveninte Jhenja devus rimarki ilin tuj.

Sed Jhenja ilin ne rimarkis. Veninte hejmen che lunlumo, shi ghustigis la kusenon sub la kapo de la knabino, pelis la katidon, senvestighis kaj enlitighis.

Shi ionge kushis meditante pri tio: jen kia povas esti la vivo! S hi ne kulpas, kaj Olga same ankau ne. Sed unuan fojon shi kaj Ol ga vere malpacighls.

Estis domaghe. Shi ne povis dormi kaj ekdeziris bulkon kun konfitajho. Shi salte ellitighis, venis al la shranko, shaltis la lumon kaj tuj ekvidis la telegramojn sur la fenestrobreto.

Shi ektimis. Per tremantaj manoj shi deshiris la glustrion kaj tralegis:

Mi estos hodiau preterpase de la dudek kvara ghis la tria de mateno en Moskvo. Atendu min en la urba loghejo. Pachjo.

Venu senprokraste, nokte la pachjo estos en la urbo. Olga.

Kun teruro shi rigardis la horloghon. Estis kvarono antau la dudek kvara. Surmetinte la robon kaj kaptinte la dormantan infanon, Jhenja kvazau freneza jhetis sin al la peroneto. Shi haltis pensante. Remetis la etulinon sur la liton. Eliris al la strato kaj ekkuris al la domo de la olda laktoliverantino. Shi frapegis sur la pordo per la pugno kaj piedo, ghis aperis en la fenestro la kapo de la najbarino.

— Kial vi frapas? — per dorma vocho demandis la lasta. — Kial vi petolas?

— Mi ne petolas — petege ekparolis Jhenja — mi bezonas la laktoliverantinon, onjon Masha. Mi volas al shi lasi la infanon.

K — ion vi stultulas? — batfermante la fenestron, respondis la najbarino. — Shi dematene forveturis al la vilagho gasti che la frato.

De la stacidoma flanko venis signalo de proksimighanta trajno. Jhenja elkuris eksteren kaj kunpushigis kun la grizhara ghentlemano, la doktoro.

— Pardonu! — balbutis shi. — Chu vi ne scias, kiu trajno signalas?

La ghentlemano elposhigis horloghon.

— Estas nun la dudek tria kaj kvindek kvin — respondis li. — Tio estas por hodiau la lasta al Moskvo.

— Kial la lasta? — glutante la larmojn, flustris Jhenja. - Kaj kiam estos la sekva?

— La sekva veturos matene, je la tria kvardek. Knabino, kio okazis al vi? — kaptante je ia shultro shancelighintan Jhenjan, kompateme demandis la oldulo. — Chu vi ploras? Eble mi povas helpi al vi.

— Ho, ne! — retenante plorsingultojn kaj forkurante, respondis Jhenja. — Nun al mi jam povas helpi neniu en la mondo!

Hejme shi enshovis la kapon en la kusenon, sed tuj eksaltis kaj kolerege rigardis la dormantan knabinon. Sed tuj shi ekregis sin, ghustigis la l itkovrilon, forpushis la rufan katidon.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Волчьи ягоды
Волчьи ягоды

Волчьи ягоды: Сборник. — М.: Мол. гвардия, 1986. — 381 с. — (Стрела).В сборник вошли приключенческие произведения украинских писателей, рассказывающие о нелегком труде сотрудников наших правоохранительных органов — уголовного розыска, прокуратуры и БХСС. На конкретных делах прослеживается их бескомпромиссная и зачастую опасная для жизни борьба со всякого рода преступниками и расхитителями социалистической собственности. В своей повседневной работе милиция опирается на всемерную поддержку и помощь со стороны советских людей, которые активно выступают за искоренение зла в жизни нашего общества.

Владимир Борисович Марченко , Владимир Григорьевич Колычев , Галина Анатольевна Гордиенко , Иван Иванович Кирий , Леонид Залата

Фантастика / Советский детектив / Проза для детей / Ужасы и мистика / Детективы