"Kolekto, kolektejo, kolektujo". Okaze uzata kiel vera sufikso: libro
^ *libroteko* = "librokolekto, librokolektejo, librokolektujo", filmo ^ *filmoteko*. Oni uzu kunmetaĵojn kun kolekto, kolektejo, kolektujo, kiuj estas multe pli klaraj: librokolekto, filmokolekto k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri la risko de konfuzo kun la vorto teko ("subbrake portebla kolektujo de paperoj kaj libroj").OZ
Ekssufikso en multaj medicinaj kaj botanikaj nomoj de malsanoj: sklerozo, mikozo, koniozo, iktiozo, leŭkozo, bakteriozo.
Ŝajnsufikso en multaj vortoj, kie la origina signifo estis "plena, hava, riĉa" aŭ simile: furioza, grandioza, celulozo, mukozo.
Vera sufikso
"Malsano, difekto, perturbo". Iafoje uzata kiel vera sufikso: viruso
^ virusozo = "virusmalsano", fungo ^ fungozo = "parazita malsano kaŭzita de fungoj, mikozo". Normale oni uzas internaciajn nekunmetitajn radikojn, sed ofte la internacia vorto ankaŭ povas esti rigardata kiel Esperanta kunmetaĵo: nervoza, psikozo, acidozo, tuberkulozo. Kiam ne ekzistas responda inter- nacia vorto, estas preferinde uzi kunmetaĵojn kun "malsano": virusmalsano, fungomalsano k.t.p."Plena, hava, riĉa". Iafoje uzata kiel vera sufikso: sablo
^ *sabloza* = "riĉa je sablo", poro ^ *poroza*, suko ^ *sukoza*, suno ^ *sunoza*. Oni uzu kunmetaĵojn kun HAV, PLEN kaj RIĈ (§38.4.1) aŭ simplajn A- vortojn sen sufikso: sabloriĉa, sabla, porhava, pora, sukoplena, suka, suna.T
"Muzika intervalo". Uzata ĉe nombraj vortetoj por fari nomojn de muzikaj intervaloj: du
^ duto = "sekundo", tri ^ trito = "tercio", kvar ^ kvarto, kvin ^ kvinto, ses ^ sesto = "seksto", sep ^ septo = "septimo", ok ^ okto = "oktavo", naŭ ^ naŭto = "naŭno" k.t.p. Per T oni povas krei nomojn por ĉiaj ajn ekstremaj intervaloj, kiuj apenaŭ havas aliajn nomojn: dekto, de- kunuto, dekduto, dektrito k.t.p. Komparu kun OL (§39.1.25) kaj TET (§39.1.32).TET
"Muzikaĵo por grupo kun certa nombro de muzikistoj". Proponita por uzo ĉe nombraj vortetoj: du
^ duteto = "muzikaĵo por duopo", tri ^ triteto, kvar ^ kvarteto, kvin ^ kvinteto k.t.p. Jam ekzistas la nekunmetitaj (internaciaj) vortoj dueto (2), terceto (3), kvarteto (4), kvinteto (5), seksteto (6), sept- eto (7) kaj okteto (8), el kiuj kelkaj estas samformaj kun la responda vorto farita per la sufikso TET. Kaj la nekunmetitaj vortoj, kaj tiuj formitaj per TET, estas iafoje uzataj ankaŭ por grupo el tiom da muzikistoj. Estas prefer- inde uzi la sufiksojn OP (§38.2.28) kaj AĴ (§38.2.3): duopo, triopo, kvaropo k.t.p. por grupoj; duopaĵo, triopaĵo, kvaropaĵo k.t.p. por muzikaĵoj. Komp- aru kun OL (§39.1.25) kaj T (§39.1.31).UK°
"Kastrita virbesto". Proponita sed malmulte uzata sufikso: bovo
^ *bovuko* = "kastrita bovo", virkato ^ *virkatuko*. Eventuale oni povus uzi UK ankaŭ por "bestino kies generpovo estas (intence) forigita": ĉevalino ^ *ĉevalinuko*. Normale oni uzas la prefikson EKS (§38.3.5): eksvirkato, ek- skoko, eksĉevalino.
39.2. Neoficialaj prefiksoj 39.2.1. AFRO°
Prefiksa mallongigo de Afriko
apenaŭ uzata praktike: *afromodo* = "modo inspirita de Afriko", *Afro-Azia* = "Afrika kaj Azia", *Afroamerikano* = "Amerikano de Afrika deveno", *afropavo* = "speco de pavo". Komparu kun EŬRO (§39.2.9).ANTI
Eksprefikso en multaj vortoj kun ia kontraŭeca signifo: antibiotiko, antidoto, antipatio, antisemito, antipodo.
En iuj vortoj temas pri la signifo "antaŭ": anticipi, Antilebanono, antifono.
Vera prefikso