Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Mallongigo de "Eŭropo" (aŭ "Eŭropa Unio") iafoje uzata kiel vera prefikso: *Eŭrotunelo* (tunelo inter Francujo kaj Britujo), *Eŭrokomunismo* = "okcident-Eŭropa varianto de komunismo". Se temas pri vera Esperanta prefikso, la "o" ĉiam restas, kaj la posta radiko estas ĉiam kompleta Esper- anta radiko. Komparu kun AFRO (§39.2.1).

Nun eŭro (kiel memstara vorto) estas nomo de monunuo. Por eviti konfuzon oni do ne plu uzu la prefikson EŬRO kun la signifo "Eŭropo". Oni uzu nur la plenan radikon EŬROP en Esperantaj kunmetaĵoj.

HIPER

Eksprefikso en iuj vortoj, kiuj origine iel enhavis la signifon "super", "tro" aŭ "trans": hiperbolo, hipermetropa, hipertrofio, Hiperboreo.

Vera prefikso

Iafoje uzata kiel vera prefikso en sciencaj vortoj kun ia signifo rilata al "super", "tro" aŭ "trans": acideco ^ hiperacideco = "tromulteco de acido en stomako", teksto ^ hiperteksto = "teksto, kies partoj estas legeblaj en ia ajn ordo pere de krucreferencoj", novao ^ hipernovao = "ekstreme granda supernovao". Ofte estas preferinde uzi super tro prefiksece (ekz. super- acideco, troacideco), sed en iaj vortoj kun speciala (faka) signifo HIpER povas esti utila, ekz.

hiperteksto kaj hipernovao.

INFRA

"Sub". Prefikso en iaj tehnikaj vortoj, por kiuj ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "infra": sono ^ infrasono = "sono tiel mal- altfrekvenca, ke ĝi estas neaŭdebla", strukturo ^ infrastrukturo = "subtena strukturo de organizo aŭ socio", ruĝa ^ infraruĝa = "transruĝa". Normale oni uzu sub: subsono, substrukturo. Anstataŭ infraruĝa oni diru transruĝa. Sed INFRA povus esti utila en faka lingvaĵo. Komparu kun ULTRA (§39.2.28).

KO

Eksprefikso en multaj vortoj kun ia signifo "kun": koalicii, koeficiento, koh- eri, koincidi, kooperativo, korelativa.

Vera prefikso

Uzata en matematiko kiel vera prefikso kun diversaj specialaj signifoj iel ri- lataj al "komplemento" aŭ "kun": sinuso ^ kosinuso = "sinuso de la komplementa angulo", sekanto ^ kosekanto = "la inverso de la sinuso", aro ^ koaro = "speciala aro el elementoj de grupo". Iuj tiaj KO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed ekz. koaro sendube estas Esperanta kunmetaĵo.

KVER

"Transversa". Iafoje uzata tehnika prefikso: profilo ^ kverprofilo = "trans- versa profilo", sekco ^ kversekco, fluto ^ kverfluto. Normale oni uzas transversa.

MAKRO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "grandega" k.s.: makrocefalo, makrobiotiko.

Vera prefikso

"Grandskala, grandega". Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: ekonomio ^ makroekonomio = "grandskala tutsocia ekonomio", molekulo ^ makromolekulo = "molekulo kun alta molekulpezo", kosmo ^ makrokosmo = "universo". Plej multaj MAKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj. Komparu kun MIKRO (§39.2.16).

META

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun signifoj kiel "trans, super, inter, malantaŭ, post" k.s.: metamorfozo, metaforo, metabolo, metakarpo, metamero.

Vera prefikso

Uzata kiel vera prefikso en vortoj por sciencaj, artaj kaj similaj agadoj kaj kreaĵoj, kiuj iel temas pri si mem, pri la propra scienco, arto k.t.p.: filozofio ^ metafilozofio = "filozofia teorio pri filozofia pensado", sciado ^ metasciado = "sciado de la propraj scioj kaj pensoj", poezio

^ metapoezio = "poezio, kiu temas pri poezio kaj kreado de poezio", lingvo ^ metalingvo = "lingvo uzata por paroli pri lingvaj fenomenoj". (Rimarku, ke la nekun- metita vorto metafiziko ne estas tia ĉi META-vorto. Ĝi ne estas "fiziko pri fiziko", sed filozofio pri la plej bazaj kaŭzoj kaj principoj de ĉio.)

MIKRO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "malgrandega": mikrocefalo, mikroskopo, mikrobo.

Vera prefikso

"Malgrandskala, malgrandega". Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: filmo ^ mikrofilmo = "filmo kun ekstreme malgrandaj fotoj", organismo ^ mikroorganismo = "ekstreme malgranda organismo", ondo ^ mikroondo = "tre mallonga elektra ondo", forno ^ mikroforno = "forno uzanta mikro- ondojn". Plej multaj MIKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.

"Milion-ono". Uzata nur antaŭ mezurunuoj (§39.3). Komparu kun MAKRO (§39.2.14).

MINI

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии