"Kontraŭa, malamika, opozicia". Iafoje uzata kiel vera prefikso, precipe kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "anti": faŝisto
^ antifaŝisto = "malamiko de faŝismo", Kristo ^ Antikristo = "iam aper- onta kontraŭulo de Kristo", tezo ^ antitezo = "kontraŭtezo, malo", materio ^ antimaterio = "materio el inverse ŝargitaj partikloj", tusi ^ antitusa = "kontraŭtusa". Vortoj kiel antitusa ŝajnas esti frazetvortoj kun kaŝita uzo de ANTI kiel rolvorteto: *anti tuso* = "kontraŭ tuso" ^ [anti tuso]-A ^ *antitusa* (komparu kun simila uzo de PRE, §39.2.19). Plej ofte estas pre- ferinde uzi la rolvorteton kontraŭ (§12.3.4.8) prefiksece: kontraŭfaŝisto, kontraŭtezo, kontraŭtusa k.t.p. Multaj tiaj ĉi ANTI-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.ARĤI/ARKI
Ĉiuj vortoj kun ARHI ekzistas ankaŭ en varianto kun ARKI (legu pli pri alternativoj al H-vortoj en §2.1).
Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj origine enhavis la signifon "la unua, la ĉefa, la supera, la plej grava": arhipelago, arhitekto, arhitravo.
Vera prefikso
Iafoje uzata kiel vera prefikso anstataŭ ĈEF (§38.3.2): episkopo
^ arĥi- episkopo = "ĉefepiskopo", anĝelo ^ arhianĝelo = "ĉefanĝelo", diakono ^ arhidiakono = "ĉefdiakono", fripono ^ arhifripono ^84 = "ĉeffripono". Normale oni uzas ARHI nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "arĥi", alie oni ĉiam uzas la prefikson ĈEF. Tamen Zamenhof uzis arhifripono, kiu estas pure Esperanta. Komparu kun PROTO (§39.2.2°).AŬDIO°
"Teĥniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono". Proponita teĥnika prefikso: tehniko
^ aŭdiotehniko, disko ^ aŭdiodisko.Estas pli bone uzi la radikon AŬDI°, per kiu oni povas fari vortojn kiel aŭdio, aŭdia, aŭdi(o) tehniko, aŭdi(o) disko, aŭdi(o)registrilo.
La ligfinaĵo O estas ĉiam superflua, se temas pri la radiko AŬDI. Se temas pri la prefikso AŬDIO, la "o" estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvaĵo oni ofte povas uzi SON, sed SON ne vere esprimas la speci- alan signifon de AŬDI°: sontehniko, sondisko, sonregistrilo. Komparu kun VIDEO° (§39.2.29).AŬTO°
Eksprefikso en multaj radikoj kun la signifo "(per si) mem, propra": aŭto- didakto, aŭtogiro, aŭtografo, aŭtoklavo, aŭtomato, aŭtobiografio, aŭto- mobilo.
Vera prefikso
"Aŭtomata". Aperas iafoje (tre malofte) kiel vera prefikso: piloto
^ *aŭto- piloto* = "pilotaŭtomato en aviadilo", respondilo ^ *aŭtorespondilo* = "aŭtomata respondilo de telefono". AŬTO estas evitenda pro la risko de konfuzo kun la vorto aŭto (mallongigo de aŭtomobilo). Nepre uzu aŭtomata aŭ aŭtomato.BIO
Eksprefikso kun la signifo "vivo" aŭ "vivanta estaĵo": biografio, biologo, biopsio, biotopo.
Vera prefikso
Iafoje rigardebla kiel vera prefikso en kelkaj modernaj vortoj: kemio
^ biokemio = "kemio de vivantaj estaĵoj", fiziko ^ biofiziko = "biologia fiziko", industrio ^ bioindustrio = "industria bestobredado", maso ^ biomaso = "maso de vivantaj estaĵoj (en unu loko)", diverseco ^ biodivers- eco = "diverseco de vivantaj estaĵoj". La preciza signifo de BIO estas iafoje malklara. Normale temas pri "vivanta estaĵo", sed iafoje eble pri "vivo", "viva proceso" aŭ eĉ "biologio". Plej multaj BIO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.DES
"Senigado". Proponita sed malmulte uzata prefikso: infekti
^ *desinfekti* = "malinfekti, seninfektigi", odoro ^ *desodori* = "senodorigi", herbo ^ *desherbi* = "senherbigi". Oni uzu la prefikson MAL (§38.3.7) aŭ kun- metaĵon kun sen (§12.3.6.12) kaj IG (§38.2.17). Relative ofta estas nur la formo desinfekti, kiu povas esti akceptebla, se oni rigardas DESINFEKT kiel propran radikon.EKO
Prefiksa mallongigo de "ekologia" aŭ "laŭekologia" uzata en kelkaj modernaj vortoj: sistemo
^ ekosistemo = "ekologia sistemo", turismo ^ ek- oturismo = "turismo, kiu ne minacas la naturmedion", katastrofo ^ ek- okatastrofo = "katastrofo en naturmedio".EŬRO°
Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj estas (ekster-Esperantaj) kuniĝoj de la vorto Eŭropo
kaj iu alia vorto. La "o" normale malaperas antaŭ vokalo:Eŭrovizio
= "Eŭropa televizio", Eŭroporto (haveno en Roterdamo), Eŭrazio = "Eŭropo kaj Azio".
Vera prefikso