Читаем Timur kaj lia tachmento полностью

Flankeniginte lian manon, shi ekkuris lau la aleo. Sed nek Timur, nck Jhenja estis videblaj. Shi turnis sin al kurba, malvasta pado, kaj nur tie shi ekvidis Timuron, kiu staris antau Figura kaj Kvakin.

— Auskultu — alvenante proksimen al li, diris Olga. — Estas malmulte por vi, ke vi travagis kaj rompis chiujn ghardenojn, ech che oldulinoj, ech che orfighinta knabino, al vi ne sufichas, de vi ke fughas chiuj hundoj, vi malbonigas kaj agordas kontrau mi mian fratineton. Sur via kolo estas junpionira kravato, sed vi estas simple… sentaugulo!

Tirnur palighis. Olga svingis.

— Tio ne estas vero — li diris. — Vi nenion.scias.

Oiga svingis mane kaj kuris for por serchi Jhenjan.

Timur staris silente.

Silentis ankau la konfuzitaj Figura kaj Kvakin.

— Nu, kio, komisaro? — demandis Kvakin. - Same al vi okazas malgajajhoj, chu?

— Jes, bandestro — malrapide levante la okulojn respondis Timur. - Al mi estas malfacile, al mi estas malgaje. Preferinde estus, ke vi min kaptu, drashu anstatau pro vi audi… jen tion.

Kial vi silentis? — mokis Kvakin. — Vi povus diri: "Tion faris ne mi. Tion farachis ili." Ni ja staris chi tie, apude.

— Jes ja! Vi dirus, kaj ni pro tio vin batus — intermetis ghojighinte Figura.

Sed tute ne atendante tian subtenon, Kvakin silente kaj malvarme rigardis sian kamaradon. Timur, tushante permane la arbotrunkojn, malrapide iris for.

— Li estas fiera — mallaute diris Kvakin. — Li volas plori, sed silentas.

— Ni donu al li unu baton, kaj li ekploros — diris Figura, kaj jhetis posten al Timur abi-strobilon.

— Li estas fiera — rauke diris Kvakin — sed vi… vi estas fiulo! — kaj svingante la manon li brue batis Figuran sur la frunton.

Figura konsternighis, poste ekkriis kaj komencis kuri. Du-foje atingante lin, Kvakin pugne trabatis lian dorson.

Fine Kvakin haltis, levis la faligitan kaskedon, batante ghin kontrau la genuoj, forskuis el ghi la polvon, iris al la glaciajhisto, achetis porcion, apogis sin kontrau arbo kaj anhelante komencis avide gluti la glaciajhon grandpece.

Sur kampeto, apud pafhaleto Timur trovis Gejkan kaj Siman.

— Timur — avertis lin Sima — vin serchas (li shajnas esti tre kolera) via onklo.

— Jes, mi iras, mi scias.

— Chu vi revenos chi tie?

— Mi ne scias.

— Timchjo! — neatendite delikate diris Gejka kaj prenis la kamaradon je la mano. — Kio okazas? Ni ja nenion malbonan al iu faris. Vi ja scias, se oni pravas…

— Jes, mi scias… tiam oni timas nenion en la mondo. Sed tamen oni povas havi kordoloron.

Timur foriris.

Al Olga, kiu estis portanta la akordionon, alvenis Jhenja.

— Olja!

— Iru for! — ne rigardante la fratinon, respondis Olga, — Mi ne piu parolos kun vi. Tuj mi forveturos al Moskvo, sed vi povas sen mi promeni kun kiu vi volas, ech ghis auroro.

— Sed,Olja…

— Mi kun vi ne plu parolos. Postmorgau ni transloghighos al Moskvo. Tie ni atendos la pachjon.

— Jes, la pachjo, sed ne vi — li chion ekscios! — kolere kaj larme kriis Jhenja kaj ekkuris serchi Timuron.

Shi trovis Gejkan, Simakovon kaj demandis, kie estas Timur.

— Li estis vokita hejmen — difis Gejka. — Kontrau li ial pro vi tre koleras la onklo.

Furioze Jhenja frapis la teron per la piedo kaj, kunpremante la pugnojn, ekkriis:

— Jen tiel… pro nenio… trafas malfelicho homojn!

Shi chirkauprenis betultrunkon, sed tuj al shi alkuris Tanja kaj Njurka.

— Jhenja! — ekkriis Tanja. — Kio okazis al vi? Jhenja, ni kuru! Tien venis harmonikisto, tie komencighas dancado, knabinoj dancas.

Ili kaptis shin, trenis kaj tiris al la rondo, interne de kiu intermite brilaperadis kiel helaj floroj la roboj, bluzoj, jupoj.

— Jhenja, ne ploru! — same kiel chiam rapide diris Njurka. - Kiam min drashas la avino, mi ne ploras! Knabinoj, prefere ek en la rondon! Ni saltu!

— "Ni saltu!" — mokimitis Njurkan Jhenja.

Kaj, trabatighinte tra la homcheno, ili ekrotaciis, ekturnighis en ekscite gaja danco.

Kiam Timur revenis hejmen, lin alvokis la onklo.

— Min tedas viaj noktaj aventuroj — diris Georgij. — Tedas la signaloj, sonoroj, shnuroj. Kia estis la stranga historio pri la litkovrilo?

— Tio estis misajho.

— Bona misajho! Al la knabino plu ne trudu vin: vin shia fratino ne shatas.

— Pro kio?

— Mi ne scias. Certe ne senkauze. Kio estas viaj leteroj? Kio estas viaj strangaj renkontighoj tagighe? Olga diris, ke vi instruas al la knabino pri huliganeco.

— Shi mensogas — indignis Timur — kaj shi estas komsomolanino! Se shi ion ne komprenas, shi povus voki min, demandi. Mi respondus al shi pri chio.

— Bone. Sed dum vi al shi nenion respondis, mi malpermesas al vi iri en ilian vilaon, kaj ghenerale, se vi daurigos la misfarojn, mi vin resendos al la patrino.

Li estis forironta.

— Onklo — haltigis lin Timur — kiam vi estis knabo, kion vi faris? Kion vi ludis?

— Chu ni? Ni kuradis, grimpis tegmentojn, okazis iam, ke ni batalis. Sed niaj ludoj estis simplaj, al chiuj kompreneblaj.

Por doni bonan lecionon al Jhenja, vespere ne dirinte ech unu vorton, Olga forveturis al Moskvo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Волчьи ягоды
Волчьи ягоды

Волчьи ягоды: Сборник. — М.: Мол. гвардия, 1986. — 381 с. — (Стрела).В сборник вошли приключенческие произведения украинских писателей, рассказывающие о нелегком труде сотрудников наших правоохранительных органов — уголовного розыска, прокуратуры и БХСС. На конкретных делах прослеживается их бескомпромиссная и зачастую опасная для жизни борьба со всякого рода преступниками и расхитителями социалистической собственности. В своей повседневной работе милиция опирается на всемерную поддержку и помощь со стороны советских людей, которые активно выступают за искоренение зла в жизни нашего общества.

Владимир Борисович Марченко , Владимир Григорьевич Колычев , Галина Анатольевна Гордиенко , Иван Иванович Кирий , Леонид Залата

Фантастика / Советский детектив / Проза для детей / Ужасы и мистика / Детективы